Susan Haack | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de julio 1945 (79-jaraĝa) en Anglio | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo universitata instruisto filozofo de lingvo vd | ||||
Laborkampo | Logiko vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Susan HAACK (naskiĝinta en 1945, Anglio) estas profesoro de filozofio kaj juro en la Universitato de Miami en Usono. Ŝi verkis verkojn por diversaj filozofiaj fakoj, inter kiuj logiko, filozofio de lingvo, epistemologio kaj metafiziko. Ŝia pragmatismo derivas el tiu de Charles Sanders Peirce.
La plej grava kontribuo de Haack al filozofio estas ŝia teorio epistemologia, kiu estas klopodo eviti la logikajn problemojn de la pura fondismo (kiu povas rezulti en reveno al la infinito) kaj de la pura koherismo (kiu povas rezulti en la cirkleco). Ŝi ilustras tiun ideon per la metaforo de la krucvort-enigmo. Versio tre simpligita de tiu produkto jenas: trovi respondon el ŝlosilhelpo estas simila al fundamenta fonto (bazita sur evidento empiria).